Palatino (tiparo)
Etoso
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Palatino. |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/Palatino_font_sample.svg/220px-Palatino_font_sample.svg.png)
Palatino estas serifa tiparo, elpensita de Hermann Zapf en 1948. Ĝi estas tre konata multuzata tiparo. La tiparo nomiĝis laŭ Giambattista Palatino, 16-a jarcenta kaligrafo.
Ekde versio 7 Palatino estas kunliverata je Mac OS. En Microsoft Windows la tiparo estas kunliverata sub la plena nomo, Palatino Linotype.